Startigi Linukson Minton
Kun Linukso Minto sur USB-bastoneto (aŭ lumdisko) startigu la komputilon de ĝi.
Enmetu la USB-bastoneton (aŭ lumdiskon) en la komputilon.
Restartigu la komputilon.
Antaŭ ol la komputilo praŝargas la nunan operaciumon (Vindozo, Mac, Linukso) vi vidu la BIOS -ŝargan ekranon. Rigardu la ekranon aŭ la komputilan dokumentadon por ekscii, kiun klavon vi premu, kaj igu la komputilon starti de USB (aŭ lumdisko).
Note
Plej multaj BIOS havas specialan klavon vi premu por elekti la praŝargan aparaton kaj ĉiuj havas specialan klavon por eniri la BIOS-agordan ekranon (de kiu vi povas difini la praŝargan ordon). Depende de la BIOS ĉi tiuj specialaj klavaj povas esti Escape, F1, F2, F8, F10, F11, F12, aŭ Delete. Tiu informo kutime mallonge aperas surekrane dum la praŝarga procezo.
Hint
Sur Mac-komputiloj tenu la fingron prematan sur la Alt aŭ Option -klavo aŭdinte la praŝargan sonon.
La Linukso-Minto-ISO praŝargeblas laŭ EFI- aŭ BIOS-reĝimo. Laŭ EFI-reĝimo ĝi montras grub-menuon. Laŭ BIOS-reĝimo ĝi montras isolinuks-menuon.
Premu Enter sur unu el ĉi tiuj menuoj por startigi Linukson Minton de la USB-bastoneto (aŭ lumdisko).