Praŝargaj opcioj

Iuj grafikaj kartoj kaj ĉefkartoj ne bone funkcias kun la malfermitkodaj peliloj, kiuj defaŭlte ĉeestas en Linukso Minto.

Kongrua reĝimo

La plej facila opcio estas elekti kongrua reĝimo (compatibility mode) en la praŝarga menuo de la USB-bastoneto (aŭ lumdisko).

_images/efi-compatibility.png

Grub-menuo (EFI-reĝimo)

_images/isolinux-compatibility.png

Isolinuks-menuo (BIOS-reĝimo)

Se tio malsukcesas, tiam provu la praŝargan opcion nomodeset.

Praŝarga opcio nomodeset

En EFI-reĝimo marku la opcion Start Linux Mint kaj tajpu la literon e por modifi la praŝargajn opciojn.

_images/efi-nomodeset.png

Poste anstataŭigu quiet splash per nomodeset kaj tajpu F10 por praŝargi la komputilon.

En BIOS-reĝimo marku Start Linux Mint kaj enigu Tab por modifi la praŝargajn opciojn.

_images/isolinux-nomodeset.png

Poste anstataŭigu quiet splash per nomodeset kaj tajpu Enter por praŝargi la komputilon.

Ripetu ĉi tiun operacion post instalado en la grub-praŝarga menuo kaj legu Peliloj por aparataro por instali pliajn pelilojn.

Aliaj praŝargaj opcioj

Se vi vi ankoraŭ malsukcesas praŝargi, tiam provu unu el jenaj solvoj:

  • Provu nouveau.noaccel=1 anstataŭ nomodeset.

  • Post instalado uzu Advanced Options ‣ Recovery mode en la praŝarga menuo kaj poste elektu resume (pluigi).

Instalu pli malnovan version

Se via komputilo havas kongruajn problemojn rilate la plej novan version de Linukso Minto, tiam instalu antaŭan version el la sama Linukso-Minto-serio.

Ekzemple, se vi malsukcesas instali Linukson Minton 18.3 (kiu havas 4.10-kernon), tiam instalu Linukson Minton 18 (kiu havas 4.4-kernon) kaj promociu al 18.3. (dum kio vi konservos la 4.4-kernon)

Note

La unua versio en ĉiu serio uzas LTS-kernon (LTS = (angle) Long Term Support). Promocio de ĉi tiu versio al la plej nova el la serio ne ŝanĝas la kernon.