EFI
SecureBoot
Se post instalado de Linukso Minto laŭ EFI-reĝimo, vi ne povas praŝargi pro Secure Boot Violation
, tiam provu unu el jenaj solvoj:
- Restartigu la instaladon:
Konektu al interreto antaŭ instalado
Ne elektu
Install third-party software for graphics and Wi-Fi hardware, Flash, MP3 and other media
(instalado de peliloj kaj plurmedia subteno).
Malebligu
SecureBoot
en laBIOS
-agordoj de la komputilo.
Note
Ekzemploj de malebligo de ‘SecureBoot’ sur diversaj komputiloj legeblas en la anglalingva artikolo Managing EFI Boot Loaders for Linux: Dealing with Secure Boot.
EFI-praŝarga ordo
Se post instalado de Linukso Minto laŭ EFI-reĝimo, la komputilo preterpasas la praŝargan menuon kaj tuj startigas Vindozon (aŭ alian operaciumon), vi verŝajne havas problemon pri la praŝarga ordo.
Por ŝanĝi la praŝargan ordon:
Startigu Linukson Minton laŭ
prova-seanco
-reĝimo (per via USB-bastoneto aŭ lumdisko).Malfermu terminalfenestron.
Type
sudo efibootmgr
and press Enter.
Ĉi tiu komando listigas la haveblajn praŝargajn opciojn kaj la praŝargan ordon.
En ĉi-supra ekrankopio estas tri praŝargaj eblecoj:
ubuntu
sur0000
linuxmint
sur0001
Mac OS X
sur0081
La praŝarga ordo estas 0081
. Ĉi tio indikas, ke la komputilo nur provas praŝargi Mac OS kaj ne Linukson Minton.
Important
Pro teknikaj kialoj Linukso Minto uzas ubuntu
kiel sian EFI-praŝargan nomon.
Por repari la praŝargan ordon, tajpu
sudo efibootmgr --bootorder XXXX,YYYY
(kieXXXX
kajYYYY
estas la praŝargaj opcioj de la operaciumoj, kiujn vi deziras praŝargi).
En supra ekrankopio sudo efibootmgr --bootorder 0000,0081
instruas al la komputilo unue provi praŝargi Linukson Minton (ubuntu
estas la EFI-praŝarga nomo por Linukso Minto), kaj tiam Mac OS.
Restartigu la komputilon.
Note
En supra ekrankopio 0000
estas la unua praŝarga opcio, do la komputilo praŝargas per la Linukso-Minto-grub-menuo. Se grub malsukcesas (aŭ se ĝi estis finita per la exit
-komando), la komputilo sekvos la praŝargan ordon kaj tiam provos praŝargi 0081
, kio respondas al Mac OS.