Subdiskoj

Diskoj kaj subdiskoj sub Linukso

Se vi ne estas konata al la Linuksa maniero nomi aparatojn kaj subdiskojn, aŭ al la koncepto pri dosiersistemoj kaj surmetaj punktoj, tiam legu:

Aparta subdisko por /hejmo

En Linukso la dosierujo /hejmo estas uzata por konservi datumojn kaj preferojn de la uzanto.

Ĉi tiu dosierujo enhavas unu subdosierujon por ĉiu uzantokonto. Se via uzantonomo estas johano, tiam via hejmo-dosierujo estas /hejmo/johano, viaj elŝutoj troviĝas en /hejmo/johano/elŝutoj, viaj dokumentoj en /hejmo/johano/dokumentoj, viaj Firefox-legosignoj ie en /hejmo/johano/.mozilla ktp.

Donante al /hejmo ĝian propran, apartan subdiskon, vi apartigas la uzantajn datumojn disde la resto de la operaciumo.

La avantaĝo estas, ke vi povas forviŝi la operaciumon kaj anstataŭigi ĝin sen tuŝi la uzantajn datumojn.

Kiam vi instalas Linukson Minton:

  1. Atribuu la surmetan punkton / al la subdisko, dediĉita al la operaciumo, kaj igu la instalilon strukturi ĝin.

  2. Atribuu la surmetan punkton /hejmo al la subdisko, dediĉita al la datumoj de la uzanto, kaj se ĝi jam enhavas datumojn de la uzanto, zorgu, ke la instalilo NE ĜIN STRUKTURU.

Averto

Ĉi tio ne estas rekomendata al komencantaj uzantoj. Iu ajn misago dum instalado eble forviŝus ĉiujn viajn datumojn. Do ĉiam faru sekurkopiojn, certigu vin elekti la bonajn subdiskojn kaj atente elektu opciojn pri strukturado.

Note

Iu ajn Linukso-Minto-operaciumo postulas ĉirkaŭ 15GB kaj kreskas, kiam vi instalas plian programaron. Se vi povas disponi je la grando, atribuu al ĝi 100GB. Prenu plejparton de la havebla spaco por la hejmo-dosierujo. Uzantaj datumoj (elŝutoj, videoj, bildoj) postulas multe pli da spaco.