Kontrolu vian ISO-bildon

Gravas kontroli la integrecon kaj aŭtenton de via ISO-bildo.

La integreca kontrolo konfirmas, ke via ISO-bildo estis bone elŝutita kaj ke via loka dosiero estas ekzakta kopio de la dosiero, kiu ĉeestas sur la elŝutaj serviloj. Eraro dum elŝuto povus rezultigi difektitan dosieron kaj kaŭzi iujn ajn problemojn dum instalado.

La aŭtentokontrolo konfirmas, ke la elŝutita ISO-bildo estis subskribita fare de Linukso Minto, kaj do ke ĝi ne estas ŝanĝita aŭ malbonintenca kopio, farita de alia.

Elŝutu la SHA256-kontrolsumojn, liveritajn de Linukso Minto

Ĉiuj elŝutaj spegulserviloj enhavas la ISO-bildojn, sha256sum.txt-dosieron kaj sha256sum.txt.gpg-dosieron. Vi devus kapabli trovi ĉi tiujn dosierojn en la sama loko, el kiu vi elŝutis la ISO-bildon.

Se vi ne povas trovi ĉi tiujn dosierojn, tiam traserĉu la Heanet-spegulservilo kaj alklaku la version de la LinuksoMinta eldono, kiun vi elŝutis.

Elŝutu kaj sha256sum.txt kaj sha256sum.txt.gpg.

Do not copy their content, use “right-click->Save Link As…” to download the files themselves and do not modify them in any way.

Integreca kontrolo

Por kontroli la integrecon de via loka ISO-dosiero, generu ĝian SHA256-kontrolsumon kaj komparu ĝin kun la sumo, kiu ĉeestas en sha256sum.txt.

sha256sum -b yourfile.iso

Hint

If you are using Windows follow the tutorial How to verify the ISO image on Windows.

Se la sumoj kongruas, via ISO-bildo estis sukcese elŝutita. Se ne, tiam elŝutu ĝin denove.


Aŭtentokontrolo

Por kontroli la aŭtenton de sha256sum.txt kontrolu la subskribon de sha256sum.txt.gpg sekvante la subajn paŝojn.

Importu la subskriban ŝlosilon de Linukso Minto:

gpg --keyserver hkp://keyserver.ubuntu.com:80 --recv-key "27DE B156 44C6 B3CF 3BD7  D291 300F 846B A25B AE09"

Note

Se gpg plendas pri la ŝlosila identigilo, provu la jenajn komandojn anstataŭ:

gpg --keyserver hkp://keyserver.ubuntu.com:80 --recv-key A25BAE09
gpg --list-key --with-fingerprint A25BAE09

Check the output of the last command, to make sure the fingerprint is 27DE B156 44C6 B3CF 3BD7 D291 300F 846B A25B AE09 (with or without spaces).

Kontrolu la aŭtenton de ‘sha256sum.txt’:

gpg --verify sha256sum.txt.gpg sha256sum.txt

La eligo de la lasta komando devus diri al vi, ke la dosiera subskribo estas bona kaj ke ĝi estis subskribita per la A25BAE09-ŝlosilo.

Note

Eble GPG avertas vin, ke la LinuksoMinta subskribo ne estas fidata fare de via komputilo. Ĉi tio estas atendata kaj tute normala.